Kastelo de Prelongo/Ĉapitro Oka

El Vikifontaro
Hachette & CieParis (p. 207-230)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Tiu konfeso frapis fraŭlinon de Prelongo kiel fulmobato. Momente ŝi restis senresponda: fine ŝi plektis la manojn, kaj ekkriis:

— Vi, kulpa, Valentino. Ha! mi ĵuras, mi estis dubinta pri ĉiu ajn, sed ne pri vi.

— Ho! Dio mia, mi estas sufiĉe malfeliĉa: ne min malbenu.

— Sed fine, kion vi faros?

— Mi ne scias.

— Mia patrino estas bonkonsila: ŝi multe amas vin. Mi estas certa ke, malgraŭ via kulpo, ŝi vin pardonos. Kial vi ne konfesus al ŝi la veron?

— Matildo, memoru ke vi ĵuris sur la animojn de Prelongoj, ke vi ne min perfidos.

— Mi ĵuris, kaj mi respektos mian ĵuron, kio ajn alvenos. Sed kio malpermesas al vi tiun konfeson?

— La honoro de la nomo, kiun mi portas.

Apud la lito de fraŭlino de Savinako troviĝis skatoleto el Koromandela lako: la junulino ĝin prenis. Ĝin malferminte, ŝi el ĝi eltiris sinsekve diversajn alilandajn objektojn, kiujn ŝi pie metis apud sin. Fraŭlino de Prelongo rigardis ŝin agantan, mirigite. Fine, en la fundo, Valentino trovis tion, kion ŝi serĉas. Ĝi estis strangforma ponardo, havanta lignan prenilon kaj tranĉanton ondolinian: la pinto estis kovrita de flavbruna ŝmiraĵo similanta la rezinon. Esploristo estus facile rekoninta en ĝi Malajsan krison.

— Tiu skatoleto, diris respekteme fraŭlino de Savinako, enhavas ĉiujn memoraĵojn, kiujn mia patro kunportis de sia vojaĝo al Sumatra. Ian tagon, li estis persekutita de landano: li returneniris, lin atendis senŝancele kaj lin mortigis korpotuŝe per revolvera kuglo. Poste li kaptis tiun krison, per kiu la sovaĝulo penis lin pereigi, kaj ĝin konservis kiel memoraĵon de l’ okazintaĵo. Nu; mi tion ĵuras al vi, karulino mia, se iam mia honto estas konata ne nur de vi sed plie de alia persono, tiam mi puŝegos tiun ponardon en mian bruston.

Parolante, ŝi ĝin svingis: fraŭlino de Prelongo volis ĝin tiregi el ŝiaj manoj:

— Zorgu, Matildo; ne tuŝu ĝin. Ĝi estis venenigita de l’ upasa suko. Grataĵo, eĉ simpla pikvundeto, estas rapide mortiga.

Terurita, la juna kastelmastrino reeniris. Sed dum ŝia amikino relokis la krison en la skatoleton, ŝi sincere admiris tiun energion, kiun pli ol ĉiu ajn ŝi estis kapabla kompreni.

Post silento, ŝi diris:

— Ha! kiel vi devas lin malami.

— Kiun do?

— Sed tiun, kiu kaŭzis vian malfeliĉon.

— Infanino! ekkriis Valentino, kun rideto de nedifinebla kompato. Sed mi lin amas, sed mi lin amegas pli ankoraŭ ol kiam li estis tie ĉi, min kovrante per kisadoj. Eble mi trenos dum mia tuta vivo mizeran ekzistadon; eble mi pro tio mortos: neniam mi malbenos la memoron de Frederiko, neniam mi blasfemos tiun nomon, kiun mi balbutis meze de miaj plej feliĉaj amelmontroj. Kia ajn estos la estonteco al mi difinota, neniam mi pagos tro kare la horojn de ebriigaj plezuregoj, kiujn mi pasis inter liaj brakoj.

Matildo fariĝis revema. Kia do estis tiu sento sufiĉe potenca por venki la malfeliĉon, kaj orumi tutan ekzistadon! Kaj kial ĝi estas nekonata de ŝi? Post momento, ideo trairis ŝian cerbon.

— Ĉar vi ne volas paroli kun mia patrino pri via stato, eble vi ne estus sammaniere malkonsentanta pri mia maljuna nutristino. Vi scias ke, antaŭ ŝia edziniĝo, ŝi estis akuŝistino. Kredeble ŝi vidis multajn similajn okazojn, kaj povos montri al ni la vojon sekvotan.

— Ĉu vi estas certa pri ŝia diskreto?

— Vi scias mem, ke ĉiam ŝi estis al mi sindonemega. Plie, de la malfeliĉo okazinta al Kamuŝo, ŝi ŝuldas al mi ĉion. Ĉar miaj gepatroj sisteme rifuzas ĉiun kunrilaton kun ŝi kaj kun ŝia edzo, vi povas esti certa, ke ili ne perfidos nin.

Fraŭlino de Prelongo tiel partoprenis la interesojn de sia amikino, ke ŝi diris ni anstataŭ vi, ne tion rimarkante.

En tiu momento Celestino revenis, alportanta la eteron aĉetitan de ŝi ĉe la farmacisto. La interparolado tiam haltis.

La morgaŭan matenon, Matildo jungigis sian kaleŝon. Ĉar la markizino, demandinte Valentinon pri ŝia farto kaj ŝia dormado dum la nokto pasinta, petis de junulinoj la celon de ilia promenado, fraŭlino de Prelongo respondis:

— Ni esperas veturi ĝis la maro. Post la terura skuado sentita hieraŭ de mia plendinda amikino, ŝajnas al mi, ke la oceana blovado ŝin resanigos. Ni tagmanĝos ĉe mia nutristino, ĉar vi permesas ke mi kelkafoje ŝin vizitu, kaj ni revenos por la vespermanĝo.

— Tre bone. Agrable promenadu. La kaleŝo eliris, rapide tirita de la markizaj trotistoj. Kiam la patrino Kamuŝo ekvidis sian junan protektantinon kaj sian amikinon, ŝi levis siajn brakojn al la ĉielo, aŭdigante kriadojn de bruanta ĝojo.

Dum la junulinoj malsupreniris el la kaleŝo, ŝi ekkriis:

— Nu, ĉu estas vi, fraŭlinoj: kiel afablaj vi estas ambaŭ, venante viziti maljunulinon kiel min. Sed eniru do: kion mi povus prezenti al vi?

— Unue tagmanĝon, mia bona nutristino, respondis Matildo, poste vian amikecon, vian sindonemon kaj vian diskreton: ĉar kredeble ni bezonos ĉiujn tiujn aferojn.

— Petu de mi tion, kion vi volos; mi vin obeos. Ha! mi ne forgesis, mia kara infanino, ke se mi manĝas panon, mi ĝin ŝuldas al vi.

En tiu momento, ŝia rigardo falis sur Valentinon. La maljuna akuŝistino ŝin ekzamenis de la kapo ĝis la piedoj. Ŝia malgranda griza okulo ŝajnis ŝin esplori tiel detale, ke la junulino sentis ruĝon de honto, kiu kovris ŝian vizaĝon.

Altirinte Matildon aparten, la maljunulino diris en ŝian orelon:

— Kial vi ne diris, ke via amikino estas nun edzino? Antaŭ momento, mi ŝin vokis: fraŭlino. Eble mi nevole ŝin ofendis.

— Sed per kio vi vidas tion? respondis fraŭlino de Prelongo mirigita.

— Per kio, per kio, maĉadis la patrino Kamuŝo: ne estas malfacile diveni per kio.

Sed, memorante ke ŝi parolas kun junulino:

— Nu, ŝi diris, supozu ke mi diris nenion. Mi nur konjektis.

— Nu, mia bona nutristino, vi malbone konjektis; kaj antaŭnelonge vi estis tute prava, ŝin vokante kiel vi faris.

La akuŝistino puŝis unu Ha! tiel plenan da mirego, ke Valentino, kiu aŭdis ĉion, ekploregis.

— Mi ĝuste vidis, murmuris la edzino de l’ eksgardisto. Oni ne erarigas maljunan batalĉevalinon kiel min. Kvankam mi ne kuracis de tempo tre longa, tamen mi ne forgesis mian iaman profesion. Malfeliĉa fraŭlino, ŝi aldonis sopirante, mi multe vin plendas.

— Ho! jes, ekkriis fraŭlino de Savinako, alproksimiĝante la maljunan akuŝistinon, mi estas mizerega. Pro tio mi venas, por ke vi donu al mi bonan konsilon.

— Aŭdu, diris Virginio, pripensante dum kelkaj minutoj: se vi trovos rimedon por klarigi vian foreston dum ses monatoj, vi povos veni ĉi tien. La loĝejo ne estas luksa kiel en la kastelo; sed fine, dank’ al la malavareco de via amikino, nenio mankas al ni. Mi povas certigi al vi, ke vi estos bone flegata. Kiam alvenos la momento, mi vin liberigos. Mi faros mem la deklaracion en la urbodomo: mi eĉ senŝancele elpensos rakonton, se la oficistoj montriĝas tro scivolaj. Ne timu, ŝi aldonis, vidinte ke la junulinoj tremetis, aŭdante la vorton “urbodomo”; ne timu: mi konas ĉiujn elirejojn de tiu ŝajna senelirejo. Poste ni vartigos la infanon per nutristino. Tiamaniere neniu suspektos ion.

— Sed ĉu vi ne timas ke via edzo ...

— Kamuŝo! Ha! ne estas konjekteble, ke li min malhelpos pruvi al vi mian dankemon. Kiam vi lokis ĉi tien nin ambaŭ, ni ĵuris, ke vi povos konfidi al ni, kia ajn estu la cirkonstanco. Prezentiĝas okazo al vi pruvi nian sindonemon: tio sufiĉas. Vi povas fidi al ni.

En tiu momento, Kamuŝo eniris, flirtigante la dekstran manikon de sia vesto, kiun ne povis plenigi lia forestinta brako. Li jam ekdiris kelkajn frazojn ĝentilajn por esprimi al la fraŭlinoj, kiel li estas kortuŝata pro la honoro, kiun al li ili faras, veninte lin viziti, kiam lia edzino, haltigante liajn afablaĵojn, lin fortiris en apudan ĉambron, dirante:

— Venu, maljunulo mia; mi volas interparoli kun vi. Restinte solaj, la du junulinoj sin kubutapogis sur la fenestron, kiu rigardas la maron. Dum ili vagigis siajn okulojn al la horizontaj malproksimaĵoj, ili sin sentis tiel okupataj de siaj reciprokaj pensoj, ke ili ne elparolis eĉ unu vorton.

Post kvarono da horo, Kamuŝo reeniris.

— Fraŭlino, li diris, sin turnante al Valentino, kiun li salutis tre respekte, mia edzino al mi ĉion rakontis. Vi bezonas nin; vi povas nin uzi. Se mi partoprenus ankoraŭ la servistaron de lia markiza Moŝto, mi dirus: “ne”: ĉar tia ago estus perfido al la mastro. Sed li min forpelis kiel hundon: mi ŝuldas al li nenion. Mi bone scias ke lin erarigis la ŝajnoj: pro tio, mi ne lin riproĉas malame: sed nur tiun senkulpigon mi povas doni al li. Sed kontraŭe mi ĉion al vi ŝuldas, via fraŭlina Moŝto, li aldonis, sin turnante al Matildo: kaj mi scios pruvi ke, helpinte la maljunan Kamuŝon, vi ne faris komplezon al maldankemulo.

Post la tagmanĝo, la du junulinoj dankis la eksgardiston kaj lian edzinon, aldoninte ke baldaŭ Valentino venos loĝi ĉe ili, tuj kiam ŝi estos trovinta taŭgan rimedon por klarigi sian eliron el la Prelonga domo. La kaleŝo ekruliĝis rapidege kaj revenis al la kastelo.

Certe Valentino estis tre kulpa, tro obeante la instigojn de sia koro. Sed io troviĝis, kio procesis por ŝi la profiton de senkulpigaj cirkonstancoj. Ŝi ne havis patrinon por zorgi pri ŝi. Estante ankoraŭ infanino, ŝi perdis sian patron kaj oni povas aldoni sian patrinon samtage, ĉar sinjorino de Savinako estis frapita de frenezeco pro ĉagrenego. Plie la intima karaktero de tiu junulino estis antaŭ ĉio esence ina, tio estas pasia. Ofte sinjorino de Prelongo rimarkis, ne sen maltrankvileco, la instigecojn de tiu vivega natureco, kiu agis unue kaj antaŭpensis nur poste.

Se Valentino estus estinta ŝia filino, eble ŝi estus peninta haltigi la fervorojn iom tro malprudentajn de tia organeco. Sed la markizino havis sur ŝin neniun rajtan aŭtoritaton. Kvankam ja la junulino partoprenis la familion, tamen ŝi troviĝis en Prelongo nur kiel gastino, kiel invititino. La patrino de Matildo timis ke, per mallerta intermeto, ŝi vundus la karakteron iom ofendsenteman de fraŭlino de Savinako, eble ŝin instigus eliri for de la kastelo, kaj sekve senigus sian filinon da la sola amikino al kiu ŝi sentis veran amikecon. Loĝinte Frederikon kaj Valentinon, ĉiun en la plej apartigitaj partoj de la kastelo, sen ebla komunikaĵo, sinjorino de Prelongo kredis, ke tio sufiĉas.

Fine la fatalo sin intermetis. Devigita, pro ŝiaj devoj de mastrino kaj de fianĉina patrino, zorgi nur pri sinjorino de Blasano kaj pri ŝia filo, la kastelmastrino dankis fundkore fraŭlinon de Savinako pro ŝia diskreteco, ĉar ŝi ne ĉeestis ĉe intimaj vesperkunvenoj rezervitaj nur al la familio. Sinsekvaj fariĝoj sendependaj de la voleco, ekzemple la fulmotondro, vindis la junulinon en reton, kies maŝoj ĉiutage kuntiriĝis: kaj la malfeliĉa infanino, nekonscia suferantino de sia natureco kaj de cirkonstancoj, estis nun sola por subportadi la pezon de ĉiuj tiuj amasiĝintaj okazintaĵoj.

Alveninte en la kastelon, Valentino trovis la markizinon, kiu ŝin atendis. Tuj post la eliro de du junulinoj, sinjorino de Prelongo trovis en la leteraro leteron stampitan de Parizo, adresitan al fraŭlino de Savinako, kaj portantan tiujn vortojn skribitajn sur la koverto: “Urĝa kaj propra”.

La legado de tiu letero multe kortuŝis la junulinon; kaj ŝi ĝin montris al la markizino, petante de ŝi konsilon. Amiko de ŝia onklino Artemiso ŝin sciigis, ke la maljuna piulino estas malsanega, kaj ke Valentino devos rapidi, se ŝi deziras kisi sian parencinon unufoje ankoraŭ antaŭ kiam ŝi mortos. Kvankam fraŭlinon de Savinako ne tre kontentigis la procedoj, kiujn la maljunulino uzis al ŝi, tamen ĉi tiu estis ŝia onklino, la fratino de ŝia patro. Fraŭlino Artemiso akceptis sian nevinon kiam ŝi fariĝis orfino, kaj ĝis la tago en kiu ŝi renkontis Matildon, la junulino havis kiel hejmon nur la domon de ŝia onklino.

— Via devo estas nediskutebla, infanino mia, diris la markizino. Ordonu ke Celestino faru tuj vian valizon, kaj forveturu per la unua vagonaro.

— Tia estis mia intenco, sinjorino. Mi estas feliĉa, vidante ke vi same opinias. Mi supreniras por ĉion preparigi.

— Mi vin akompanas, Valentino, aldonis fraŭlino de Prelongo. Tio ebligos ke mi kunestu pli longatempe kun vi.

Dum la ĉambristino, restinta en la tualetejo, enpakis en vojaĝkeston tolaĵojn kaj vestojn, la du amikinoj, rifuĝinte en la ĉambron de fraŭlino de Savinako, interparoladis mallaŭte:

— Kion fari? diris Valentino: tiu malsano ĝenas ĉiujn niajn projektojn.

— Kontraŭe, karulino mia, ĝi ilin helpas.

— Kiamaniere?

— Aŭskultu min tre atente, kaj obeu litere miajn konsilojn.

En apuda ĉambro Celestino daŭrigis sian enpakigon, puŝante la meblojn, malfermante la tirkestojn. Por ke tiu knabino ne ŝin aŭdu, fraŭlino de Prelongo alproksimiĝis al la orelo de ŝia amikino. Dum kvarono da horo almenaŭ ŝi parolis mallaŭte.

De tempo al tempo Valentino skuis la kapon, signe de aprobo. Momente ŝi preskaŭ ekrifuzis, sed Matildo insistis: fraŭlino de Savinako ŝajnis akcepti la motivojn, kiujn ŝia amikino klarigis al ŝi. Fine ili ambaŭ leviĝis, dum Valentino diris:

— Tiamaniere la afero estas perfekta. Tute certe, dank’ al la rimedo montrita de vi, viaj gepatroj ne volos plu eĉ aŭdi pri mi. Sed neniam vi scios kiel profundkore mi suferas, ŝajnigante pagi per maldankeco la bonfarojn per kiuj ili ĉiam min plenigis.

— Mi komprenas, mi eĉ partoprenas tiun senton. Sed kion vi volas? Estas la neceso, kiu nin devigas uzi tiajn rimedojn. Tio daŭros nur dum mallonga tempo. Oni vin maljuste juĝu dum ses monatoj, la afero ne estas grava, kiam mi scias pri tio la plenan veron. Kiam tiu templimo estos pasinta, vi facile senkulpigos vin; kaj neniam oni reparolos pri tiuj malĝojaj okazintaĵoj.

La kaleŝo atendis en la precipa korto. Glutinte rapide malgrandan manĝeton, la du amikinoj lokiĝis en la veturilon. Alveninte en la stacidomon, ili sin reciproke kisadis amikeme. Valentino akompanata de Celestino supreniris en la vagonon: la vagonaro ekruliĝis. Dum kelkaj minutoj Matildo sekvis per la okuloj la blankan fumon de la lokomotivo, kiu veturigis fraŭlinon de Savinako al Parizo, tio estas al la nekonato.

De kvar jaroj, la du junulinoj ne sin forlasis. Duobla fariĝo samtempa, la edziniĝo de l’ unua, la kulpo de la dua ilin baldaŭ disigos. Kio alvenos? Ĉu ili povos ĉerpi en si mem sufiĉe da maltimo, sufiĉe da spiritĉeesto por taŭge ludi la rolon, kiun al ili trudas la cirkonstancoj, sed por kies plenumo tre malbone ilin preparis ilia edukado?

Kiam fraŭlino de Savinako alvenis Parizon por diri al sia onklino lastan adiaŭon, estis tro malfrue. Du horojn antaŭe, fraŭlino Artemiso estis elspirinta sian lastan blovon.

La posedaĵo de la mortintino estis rilate grava. Oni tuj almetis la sigelojn. Atendante ke oni ilin formetu, kaj ke oni malfermu la testamenton, Valentino, ĉiam akompanita de sia ĉambristino, lokiĝis en apudan hotelon. Ŝi skribis al la markizino mallongan letereton, por ŝin sciigi pri la morto de sia maljuna parencino. Samtempe ŝi skribis alian leteron longan, plenan da detaloj, superfluantan de amikeco, kiun ŝi sendis al la Kamuŝaj geedzoj, kun tiu surskribo “Por redoni al fraŭlino de Prelongo”.

Suzano estis iom mirigita pri la sekeco de Valentinaj frazoj. Pro tio, sentante sin ofendetita, ŝi respondis malvarman bileton de simpla kondolenco, ŝin senkulpigante, ĉar, pro ŝia farto, ŝi ne povas ĉeesti ĉe la entombigo de fraŭlino Artemiso. La junulino ekploris, ricevinte tiun leteron.

— Nu, ŝi diris, Matildo estis prava. Tiu necesega sed malĝojega komedio pli bone sukcesas ol mi estus tion dezirinta. Ve! kiel mi estas malfeliĉa, devigite al tiaj hipokritaĵoj.

La testamento estis verkita laŭ terminoj jam antaŭviditaj de ĉiuj, kiuj vizitadis la maljunan piulinon. Ŝi tute malheredis sian nevinon kaj donis siajn riĉaĵojn al monaĥinejoj iaj. Tamen, pro restaĵo de hontemo, kiu mirigis ĉiujn ĉeestantojn, la junulino estis enskribita por dumviva rento da dek mil frankoj, kiu ebligis ke ŝi manĝos kaj ne konos la mizerecon.

Ĉiutage Valentina sciigis Matildon pri tio, kio okazis, kaj al ŝi skribis longan leteron, kiun ŝi adresis al ŝi ĉe Kamuŝon. Kiam la heredaj aferoj estis finitaj, la junulino komprenis, ke estis alveninta la momento plenumi la projekton koncerte elpensitan inter ŝi kaj ŝia amikino. Multe ploradinte, petinte de Dio pardonon pro la mensogo, kiun ŝi estos devigita fari, ŝi sidiĝis antaŭ sian tablon kaj skribis al sinjorino de Prelongo. Sed ŝi sinsekve disŝiris multajn leterprovaĵojn, antaŭ kiam ŝi estis sukcesinta unu, kiu ŝin kontentigas. Ĉiam senvole enŝoviĝis kelkaj amemaj aŭ dankemaj vortoj, kiujn, laŭ sia projekto, ŝi devis senkompate forĵeti. Fine ŝi decidis, ke ŝi rekopios la malplej malbonan: ĝi estis verkita laŭ jenaj terminoj:

Sinjorino,

Hodiaŭ, ĉar mi troviĝas senfamilia, plenaĝa, sekve sola ĉefantino de miaj agoj, mi decidas, ke mi dediĉos min al Dio, kaj eniros en monaĥinejon. Sed mi ne volis tion fali, ne vin dankinte antaŭe pro la afabla gastigo, kiun de kvar jaroj vi al mi donis. Antaŭ kiam mi estos malviva por la mondo, mi volis diri al vi eternan adiaŭon.

Volu prezenti al sinjoro de Prelongo tiun lastan montron de mia respektplena dankemo. Pri vi, sinjorino, kredu ĉiam al la filina ameco de la malnova amikino de via filino.

VALENTINO DE SAVINAKO.

Postskribo.

Estu sufiĉe bona por peti de fraŭlino de Prelongo, ke ŝi bonvolu enpakigi ĉiujn objektojn al mi apartenantajn, kiujn mi lasis en la kastelo. Ilin ŝi al mi sendos en la pakaĵejon de la Sankta-Lazara stacidomo. Tio estas la lasta komplezo, kiun mi kuraĝas peti de vi. De nun mi vin dankas.

Valentino volis relegi sian leteron; sed unue ŝi ne povis, timante ke la larmoj, kiuj fluis, guton post guto, el ŝiaj vangoj, falos sur la paperon kaj ĝin makuligos. Ĉar estis malpermesate ke iu signo de ĉagreno dolĉigu la sekecon de ŝiaj frazoj. Tamen ŝi kvietiĝis, viŝis siajn okulojn, ilin refreŝigis per malvarmeta akvo, rapide tralegis sian leteron, kaj decidis, ke ŝi ĝin sendas senŝanĝe.

— Ve! kiel ili min kredas maldankema kaj senkora. Ha! se ne estus krimo, mi pli amus fini mian vivon tuje.

Instinkte ŝi malfermis sian skatoleton, kiun ŝi estis alportinta kun si, kaj el ĝi eltiris la ponardon.

— Ne, ŝi diris post kelka momento: tio estus malkuraĝaĵo kaj samtempe egoismaĵo al mi malpermesata. Mi portas en mia internaĵo estaĵeton, kies vivo, alligita al la mia, rilatas kun ĝi senpere. Min mortigi estus pli ol memmortigo, tio estus alimortigo. Nu, mi faris kulpon, de ĝi nun mi toleras la sekvojn: estas juste. Mi ne povas kulpigi iun, ne eĉ lin. Ĉar mi lin amis, kaj li ne prenis min perforte. Mi kuraĝe penos trafi la celon; kaj se mi falas sur la vojo, lacegigita, mi almenaŭ havos kiel kompenson la senton, ke mi faris ĝis la fino mian tutan devon, kaj ke mi ne liveris al la mokoj de la mondo la senmakulan nomon al mi lasitan de mia patro.

Poste residiĝinte al sia skribotablo, la malfeliĉa virino skribis al Matildo alian leteron, en kiun ŝi metis sian tutan animon. Ha! ĝi estis longa, tiu ĉi: kaj ŝi ne bezonis leterprovaĵon.

De la eliro de Valentino, Matildo fervore amuziĝis per ekzercoj de rajdarto. Sinjorino de Prelongo estis tre feliĉa pro tio. Ja ŝi demandis sin kortuŝe ĉu ŝia filino ne suferos pro enuo, ĉar nun fraŭlino de Savinako ne troviĝas plu apud ŝi por ŝin distri. Pro tio, ŝia miro estis granda, kiam ŝi konstatis la neatenditan kuraĝon per kiu Matildo toleris la foreston de ŝia amikino. Ĉiutage post la tagmanĝo la junulino eliris rajde, kaj revenis nur por la vespermanĝo.

Plej ofte, sinjoro de Blasano ŝin akompanis. Sed la junulo estis malboneta rajdisto. Ĉar lia fianĉino havis kelkafoje neordinarajn kapricojn, instigante sian ĉevalon al rapidegaj galopadoj, la duko ĝojis, kiam preteksto tre akceptinda kaj povanta neniamaniere malutili lian famon de ĝentilhomo ebligis, ke li ne ŝin sekvu.

Ne sen motivoj tiel agis la malica junulino. Ĉar ŝi deziris sin liberigi el atestanto, kiun certe ŝi ametis, se kiu estus fariĝinta tre ĝenanta, obstinante ŝin sekvi en ĉiujn lokojn en kiujn ŝi intencis aliri.

La juna duko rimarkis tiun sintenadon; kaj pro tio li sentis sin malĝoja.

— Kion do vi havas hodiaŭ, sinjoro Gastono, diris iam lia fianĉino; vi estas melankolia kiel Londona nebulo.

— Ha! fraŭlino Matildo, mi sentas grandan ĉagrenon.

— Sen maldiskreto, ĉu oni povas de ĝi koni la kaŭzon?

— Vi ne amas min.

— Vi ne estas sagaca, mia kara fianĉo. Kontraŭe mi sentas al vi sinceran amikecon. Kion vi volas plie? Nu, ĉu mi faris ion, kiu rajtigas viajn kulpigojn?

— Ho! jes. Sed tio estas tiel negrava, ke mi ne kuraĝas ĝin konfesi. Mi sentas, ke mi ŝajnus ridinda.

— Diru tamen: mi promesas, ke mi ne estos mokema.

— Ĉar vi nun kuraĝigas, mi riskas mian peton. Kial, kiam ni rajdas amike, flankon kontraŭ flanko, vi amuze instigas tuj vian rajditon al rapidegaj galopoj kaj al senfinaj kuradoj?

— Al mi estas netolereble ĉiam rajdi paŝe, kiel vendistino de ĉerizoj.

— Vi estas prava: kaj mia pripenso al vi ŝajnas ridinda.

— Ne, amiko mia. Nur estas afero, kiun vi ne kuraĝas konfesi. La rajdado vin lacigas: sed vi estas tro ĝentilhomo por tion konsenti; kaj vi pli amas vin pereigi ol min forlasi. Nu, jen estas tio, kion mi al vi proponas. Ĉar tiu ekzercado tre taŭgas al mia farto, mi rajdos ĉiujn duajn tagojn, kaj mi donos al vi la tagon intermezan: vi mem decidos pri la distraĵoj de la posttagmezo. Ĉu tio plaĉas al vi?

— Vi estas anĝelino, kara adoratino. Ho! kiel senpacience mi atendas la momenton en kiu mi fariĝos via edzo: tiam mi vin apudestos senĉese kaj ne dum kelkaj horoj ĉiudutage.

— Tio venos; neniu forkuras sian fatalon. Tuj kiam sinjorino de Blasano estos tute resanigita ...

— Sed ŝia farto fariĝas multe pli bona. Tiumatene la kuracisto diris, ke baldaŭ ŝi povos sin levi kaj paŝi.

— Jes, kun lambastonoj. Konsentu, amiko mia, ke sinjorino via patrino ne povas figuri tiamaniere en sekvantaro. Havu paciencon.

Tio, kio estis dirita, estis farita.

La markizino multe suferis, devigata vivi dum la tuta vintro en tiuj grandaj kastelaj ĉambroj, kiujn arbtrunkoj tage kaj nokte brulantaj en vastaj kamenoj, varmigis nur tre neperfekte. Dum la tuta tago, ŝi restis frostsenteme sidanta antaŭ sia fajro. Pro tio, Matildo ŝin anstataŭis en la disdono de ŝiaj almozoj. La junulino rapide plenumis sian taskon: poste, galopegigante sian ĉevalon, ŝi kuradis senhalte ĝis la Kamuŝa domo, por preni la leteron de Valentino.

La unuan tagon, kiam ŝi rajdis ne akompanata de sia fianĉo, la markizo volis ke Josefo, lakeo en kiu li tute fidis, sekvu sian junan mastrinon laŭ respekta interspaco, por helpi al ŝi, ĉu danĝero ia ŝin minacus. Dum ŝi galopis, Matildo serĉis rimedon por sin liberigi el la lakeo, kiam ŝi memoris ke, laŭ la famo, li iom tro ŝatis la trinkadon. Alveninte en Blazurbo, malgranda komunumo sidanta inter Prelongo kaj la maro, Matildo haltis.

— Josefo, ŝi diris, alvokante al ŝi la lakeon, mi estas vizitonta malsanulon en la apudaĵoj. Eble mi restos ĉe li dum iom da tempo. Ĉar vi povus malsaniĝi, min atendante sur la strato en tiel malvarma vetero, mi al vi permesas eniri en tiun trinkejon, kaj trinki glason da io ajn por mia farto. Revenante, mi vin reprenos.

Dirante tiujn vortojn, ŝi metis moneron en lian manon.

— Via fraŭlina Moŝto estas tre kompatema, respondis la lakeo. Mi ne rifuzas. Sed, se lia markiza Moŝto tion ekscias ...

— Estu diskreta; mi ne vin perfidos.

La lakeo sin klinis, malsupreniris el la ĉevalo, kaj sin direktis al la ĉevalejo de la gastejo. Dum tiu tempo, la junulino reforiris rapidege.

Dum fraŭlino de Prelongo galopis sur la vojo malfluidigita de la frosto, Josefo eniris en la trinkejon. Tie, trinketante glaseton da brando, li maĉadis inter siaj dentoj: — Nu, nu, mi tre forte dezirus scii ĉu sinjoro de Blasano estus tre kontenta, ekkoninte tiun detalon. Malsanulo vizitonta! Je Dio, oni tre facile divenas la naturon de lia malsano, al tiu ŝerculo. Tamen senride ŝi estas rava la knabino; kaj mi ne plendas la fraŭlon, kiu trovis rimedon sin flegigi de ŝi.

Kaj, englutinte plengorĝon da brando, la petolema lakeo tuj ekridegis.

Ĉiudutage, fraŭlino de Prelongo refaris la saman vojiron, akompanata de Josefo, kiun ŝi lasis en Blazurbo: kaj la servisto trovis tiel grandan profiton en la diskreteco, ke li kompreneble ne rakontis al iu ajn la aventuron.

Ricevinte la leteron malvarme ĝentilan al ŝi senditan de fraŭlino de Savinako, la markizino estis miregigita. Valentino, la junulino, kiun ŝi plej amis post sia filino, al ŝi skribis laŭ tia stilo. Sed kia muŝo ŝin pikis? Post la multaj amikaĵoj al ŝi faritaj de ŝia edzo kaj de ŝi mem, sinjorino de Prelongo rajte esperis kiel rekompenson alian aferon al tian maldankemon.

Ŝi montris tiun leteron al Raŭlo:

— Nu, amiko mia, kion vi opinias pri tio?

— Mi absolute nenion komprenas, respondis la markizo. Eble vi ŝin ofendis, ne ĉeestante ĉe l’ entombigo de ŝia onklino.

— Ne estas eble. Valentino sciis ke fraŭlino Artemiso estis al mi tute antipatia. Ŝi mem sentis al sia parencino amikemon nur tre malvarman: tion cetere sufiĉe pruvis ŝia konduto, ĉar meze de ni ŝi pasigis sian vivon.

— Nu, mi vidas tiam nur unu klarigon. Ŝi heredis: havante sufiĉe da mono por ne timi la malriĉecon, ŝi nun volas vivi sendependa. Por tion plenumi, sentante sin ĝenata de nia amikema zorganteco, ŝi reprenas sian liberecon kaj nin forlasas.

— Sed se la ideo de vi esprimita estas vera, tia maldankemo ŝajnas al mi tute monstra.

Malgraŭ siaj penadoj, sinjorino de Prelongo ne povis deteni siajn larmojn.

En tiu momento, la abato Benojto eniris en la salonon.

— Vidu, sinjoro paroĥestro, diris Suzano ĉagrentone, jen kiamaniere oni estas rekompensita, kiam oni faras bonaĵojn.

Kaj ŝi al li montris la leteron de ŝi ricevitan.

— Sed, sinjorino, respondis la maljuna pastro, mi vidas en ĝi neniun ofendon al vi. Tiu letero estas tre ĝentila kaj tre respektplena. Fraŭlino de Savinako diras ke ŝi volas sin dediĉi al Dio. Kompreneble ne estas mi, kiu ŝin riproĉos pri tio.

— Mi estas tre mirigita. sinjoro Benojto. Neniam mi rimarkis ĉe ŝi ian inklinon al la religia vivo.

— Ĉu vi ne diris al mi, ke fraŭlino Valentino amis sinjoron de Ruvezo? Ĉar bedaŭrinde tiu brava junulo kredeble pereis, ŝi prenas vualon: sed tio ĉiutage vidiĝas.

Funde, la tri kvaronoj de religiaj emoj estas kaŭzitaj de amaj ĉagrenoj. Tiu sento malaperu, preskaŭ ĉiuj monaĥinejoj fariĝos tuj senmonaĥinaj.

— Sed vi bone vidas, ke ŝi ne amas nin, ke ŝi neniam amis nin: sen tio, ŝi estus petinta de ni konsilon, ŝi estus invitinta nin al sia vualpreno. Kontraŭe, ŝi eĉ ne konigas al ni sian adreson. Estas evidente, ke ŝi volas rompi ĉiun rilaton kun ni.

— Ŝi obeas senton, kiun mi komprenas kaj aprobas. Vin vidinte, eble ŝi timus ŝanceliĝon. Por resti forta en la ofero de sia vivo rompita, kiun ŝi volas prezenti al Dio, ŝi antaŭ ĉio deziras esti influita de nenia memoro, de nenia amikeco.

Tiu parolo de la paroĥestro donis al la letero de fraŭlino de Savinako sencon neatenditan sed ironian. Sinjorino de Prelongo respondis:

— Eble vi estas prava, sinjoro paroĥestro. Sendube estas pro troo da dankeco, ke Valentino montriĝas tiel maldankema.

— Ekstremaĵoj tuŝiĝas, respondis sentence la abato, nesciante ke li tiel ĝuste parolis.

Oni eksidiĝis al la tablo. Matildo ne estis ankoraŭ reveninta.

— Estas tre nesingardeme, diris la markizino, malfruiĝi tiel vespere, en tiu jarepoko, kiam la nokto alvenas tiel rapide.

— Mia kara Suzano, respondis Raŭlo, mi estas neniel maltrankvila. Ĉar nian filinon akompanas Josefo, ŝi riskas neniun danĝeron.

En tiu momento, fraŭlino de Prelongo eniris, tenante en mano sian vipeton, relevante la trenaĵon de sia rajdorobo. La aerblovado kaj la rapideco de la kurado ruĝigis ŝiajn vangojn. Ŝiaj okuloj brilis de nekutima helo: en ili oni povis legi la kontenton de la triumfo.

— Eble mi malfruiĝis, ŝi diris gaje: senkulpigu min. Rapide mi ŝanĝos mian vestaron kaj tuj revenos.

La junulino eliris kurante.

— Malfeliĉa infanino, sopiris la markizino. La forlaso de ŝia amikino ŝin fortege kortuŝos. Mi ne scias kiamaniere tion anonci al ŝi. Kaj ĵus, de l’ eliro de Valentino neniam mi vidis ŝin tiel gaja: tio pli malfaciligos mian taskon.

— Ŝia animo estas forta, sinjorino, respondis la paroĥestro. Mi kredas, ke vi povos sentime paroli: senŝancele ŝi ricevos la baton ŝin frapontan.

— Ni tion esperu, sinjoro Benojto, respondis Suzano. Kiam fraŭlino de Prelongo estis sciigita pri la situacio:

— Ĉu troviĝas en tiu letero, ŝi diris, io, kion mi ne devas legi?

— Nenio. Eĉ la postskribo enhavas vorton, kiu vin speciale koncernas.

— Ĉu vi permesas, ke mi ĝin legu?

— Certe. Nu, filino mia, jen estas ĝi. Matildo studis atentege la frazojn de sia amikino. Kontenta pri la redaktado, kiun ŝi inspiris mem, ŝi senkortuŝe redonis la leteron al la markizino.

— Nu, karulino mia, diris ŝia patrino, ĉu vi ne indignas pri la konduto de tiu persono?

— Mi garantias la koron de Valentino. Tiu letero min tre mirigas sed ne min ofendas. Mi estas certa, ke sub tiuj ŝajnoj kuŝas nur malbonkomprenaĵo, kiu vaporiĝos tuj kiam ni estos ĝin klarigintaj inter ni ambaŭ.

— Sed ĉu vi kredas, infanino mia, ke estus inda de ni kaj eĉ de vi ia peto de klarigo? Se fraŭlino de Savinako nun rifuzas ĉiun kunrilaton kun la Prelonga familio, ŝi estas tute libera. Cetere ŝi tion diras al ni sufiĉe klare.

Matildo povis tre malfacile deteni rideton.

La markizino daŭrigis:

— Kiam eĉ ni intencus subiri ĝis tiu peto, ni ne povus tion fari, ĉar ŝi ne lasis al ni sian adreson.

— Patrino mia, alvenas al mi ideo. Antaŭ kelka tempo, vi konsilis al mi naŭtagan religian enfermiĝon en monaĥinejo, kiam la farto de sinjorino de Blasano estos sufiĉe bona, por ke oni povu decidi en kiu dato fariĝos mia edziniĝo. Ĉu vi tion memoras?

— Jes, mi ne forgesis. Sed ĉu estas ia rilato inter ...

— Kiu min malhelpas elekti la monaĥinejon en kiu Valentino faras sian novicecon?

— Sed bedaŭrinde, mia kara infanino, ĵus ni ne konas tiun monaĥinejon.

— Pardonu min, ĉar mi insistas. Forlasante Prelongon, Valentino neniel intencis fariĝi monaĥino. Do, devige ŝi estis influita. Per kiu? La respondo ne estas duba: per la ĉirkaŭantoj de ŝia onklino. Sed fraŭlino Artemiso estis intima amikino kun la Superulino de Ursulinoj; per ŝi mi havos certe la sciigojn, kiuj al ni mankas.

Fraŭlino de Prelongo, kiu parolante ekscitiĝis, neniam estis pli rava. Raŭlo ŝin rigardadis admire kaj mallaŭte murmuris:

— Kia kapo! kia potenco al rezonado! kial bedaŭrinde ŝi ne estas fraŭlo?

— Tiamaniere, daŭrigis Matildo, mi kredas ke la aferoj plej bone aranĝiĝos. Via indeco malhelpas, ke vi faru la unuan paŝon. Ne estas same por mi, pli juna ol ŝi. Cetere mi ne persekutas ŝin: mi ŝin renkontas hazarde sur kampo neŭtra. Ni reciproke klarigas al ni la malbonkomprenaĵojn: kaj vi vidos, ke mi estas prava, certigante, ke ŝi al ni revenos.

— Mi certigas al vi, ke mi estus tre feliĉa pri tio, ĉar de kvar jaroj mi al ŝi amikaliĝis. Se ŝi, petante pardonon, revenus al mi, mi sentas, ke mi plezure al ŝi malfermus miajn brakojn.

Fraŭlino de Prelongo ŝajnis subite tre okupita al la distranĉado de flugilo fazana en sia telero. Ĉar necese estis, ke ŝi kaŝu al ĉiuj ĉeestantoj la ĝojan fajreron, kiu brilis en ŝiaj okuloj. Ŝi estis sukcesinta: de nun ŝia amikino ne timis plu ian danĝeron; kaj ŝi povis rigardadi la estontecon per okulo trankvila.

Tuj kiam ŝia letero estis skribita, fraŭlino de Savinako metis en la manon de sia ĉambristino bankan bileton da cent frankoj, por doni kompensaĵon pro la domaĝo al ŝi kaŭzita, kaj ŝin forpermesis, dirante, ke ŝi eniras en monaĥinejon. Poste Valentino forlasis Parizon per la Norda stacidomo, kaj, farinte kurbiĝon, aliris nokte al la Kamuŝa domo, ne rimarkite.

Kompreneble fraŭlino de Prelongo estis avertita. Ĉar ŝi antaŭnelonge ĵus estis vidinta sian amikinon tute sanan kaj sukcese plenumintan ŝian malsimplan vojaĝon, pro tio vidiĝis sur ŝia vizaĝo tiu ŝajno de kontento, kiun tre bone rimarkis la okulo sagaca de la markizino.

La akcepto, trovita de fraŭlino de Savinako ĉe la Kamuŝaj geedzoj, estis tia, kian deziris Matildo. Tiuj gebonuloj fervore klopodis, translokis sian tutan meblaron, kompreneble donis al sia beleta loĝantino la plej belan ĉambron, kaj ĝin ornamis per ĉiuj objektoj iom luksaj, de ili poseditaj. Sed terura malamiko atendis la junulinon: ĝi estis la enuo. Por eviti la maldiskretajn rigardojn de maloftaj pasantoj, kiuj promenadis en tiu loko, Valentino devige restis enfermita dum la tuta tago. Nur dum la vespero, ŝi povis iom eliri por spiri la vivigan aeron, elblovatan el la maralto. Verdire, dum la vintro la nokto alvenas rapide, kaj la maldolĉeco de la vetero igas la promenadojn malmulte agrablaj.

La patrino Kamuŝo faris ĉion eblan por ŝin distri: sed ŝia senĉesa babilado pli lacigis Valentinon ol ĝi ŝin amuzis; escepte tamen kiam Virginio parolis pri sia malnova metio, kaj rakontis aventurojn similajn al tiuj de la junulino, aventurojn kies ŝi estis sola atestantino. La stato en kiu troviĝis fraŭlino de Savinako ebligis, ke la maljuna akuŝistino penetru en detalojn, kiujn ŝi ne estus kuraĝinta rakonti, en la ĉeesto de Matildo. Tiamaniere la horoj pasis malrapide, tre malrapide, sed pasis tamen en la dometo konstruita sur la krutaĵo.

La rimedo, kiun plej ofte uzis Valentino por kontraŭbatali la enuon, estis la legado. Sed la libraro de Kamuŝo, tre maldensa, enhavis nur librojn de ĉasarto. Tiu de Matildo estis baldaŭ legita ĝis la lasta libro. Certe troviĝis la granda librejo de la kastelo, kiu estus enhavanta nekonsumeblan libraron, se al fraŭlino de Prelongo oni estus permesinta eniri en ĝin libere. Sed kredeble en ĝi troviĝis libroj, kiuj ne taŭgas al junulino, ĉar la markizo ĉiam ŝlosis zorge tiun ĉambron kaj Matildo ne kuraĝis peti de li la ŝlosilon. Fine ŝi trovis kelkajn librojn pri natura historio, kiujn ŝi alportis triumfe al fraŭlino de Savinako. Ne havante pli amuzan legaĵon, ŝi ilin englutis ĝis la lasta linio, kaj tiamaniere sin nevole instruis.

Sensenteble ŝi interesiĝis al fenomenoj, kiujn ŝi havas konstante sub siaj okuloj. Ŝi lernis kiamaniere la ondoj translokas la kontinentojn sur la supraĵo de la globo, iom post iom, molekulon post molekulo. Tiam ŝi observis interese tiun senĉesan ludon de l’ ondego detruanta la krutaĵon, dum ĉiu maralfluo, kaj ĝin transportanta pli malproksimen sub formo de ŝtonetoj kaj de sableroj: kaj tio senhalte, senripoze, senlace. Ofte, akompanata de Kamuŝo kaj de Virginio, ŝi malsupreniris sur la marbordon, al ili klarigis fenomenojn, kiuj ilin mirigis, kaj rimarkigis detalojn, kiujn ili vidis ĉiutage, sed kiujn ili ekvidis, dank’ al ŝi, nur por la unua fojo.

Ian vesperon, dum la marelfluo, la luno brilis plene: la bordo kaj la maro estis lumigataj de arĝenta lumo: oni vidis tiel klare kiel en la tago. Rondirinte ĉirkaŭ ŝtonego, Valentino eltrovis la enirejon de kaverno, kiu ŝajne penetris profunden sub la krutaĵo. Obeinte ŝian peton, Kamuŝo supreniris hejmen, kaj realportis paketon da kandeloj. Ili triope eniris en la groton. La ĉasgardisto, lia edzino kaj la junulino estis miregigitaj pro la alteco de arkaĵoj, el kiuj pendis stalaktitoj. Malsupre de ili grandaj stalagmitoj, stariĝintaj el la tero, aliris al la renkonto de tiuj pendaĵoj: ĉe la lokoj en kiuj ili kuniĝis, la longaj kolonoj rektaj, faritaj de la kalka karbono malrapide almetita, kredigis, ke tiu kavaĵo estas la navo de ia fantazia preĝejo.

— Estas tute strange, diris Kamuŝo; neniam mi aŭdis pri tiu kaverno. Neniu ĝin konas, kaj ni estas la unuaj homoj, kiuj ĝin vizitas; mi estas certa pri tio. Tamen oni povas facile eniri en ĝin.

— La klarigo estas tre simpla, respondis fraŭlino de Savinako. Tiu groto ekzistas de multaj miloj da jaroj; sed kredeble natura muro malmulte dika ĝin apartigis el la maro. La lasta ventego detruis tiun barilon: kaj eble ni estas la unuaj homoj kiuj, de la epoko de tiu disrompo, pasas en tiu loko.

— Vi certe estas prava, fraŭlino. Mi memoras ke, dum la lasta septembro, la granda ekvinoksa maralfluo estis terura. Nu! mi nun komprenas, li aldonis sin turnante al sia edzino; vi memoras ke, ĵus de tiu epoko, ni aŭdis sub nia domo tiujn terurigajn bruadojn, kiuj kelkafoje al ni kredigis ke ĝi estas vizitata de fantomoj. Je Dio! estas simple la maro kiu, dum la ventegoj, enprofundiĝas en la kavernon.

— Tio estas certe la plej scienca klarigo, kiun oni povas prezenti pri tiuj bruoj, respondis la junulino.

La tri geesplorantoj, alirinte ĝis la fundo de la groto revenis per la sama vojo. Poste ili supreniris la serpentiĝantan vojeton kondukantan supren de la krutaĵo, kaj reeniris hejmen por enlitiĝi.

Malgraŭ la intereso, kiun ŝi ĉerpis el siaj legadoj, Valentino estus sekiĝinta pro enuego en la soleco en kiu ŝi troviĝis, se, trifoje en semajno, ŝi ne estus ricevinta la viziton de ŝia amikino. Matildo alvenis galope de sia ĉevalo, ĵetis la bridon al Kamuŝo, kiu ĉiam ŝin atendis sur la sojlo de la pordo, kaj kuris kisi fraŭlinon de Savinako, Dum du horoj, la junulinoj ne laciĝis, ripetante ĉiam la saman demandon.

— Ĉu ĝi estos knabo? ĉu knabino? kiun nomon ĝi ricevos? Kelkafoje ili restis malantaŭ la vitraĵoj de la fenestro, kaj rigardadis la ŝaŭmigan ventegon, alkurantan el la fundo de l’ horizonto, kaj rompegantan siajn ondegojn pieden de la krutaĵo, sub fumokolora ĉielo.

Ian tagon, Oceano estis trankvila. Sur barko fortike alligita al peco de rifo, laboristoj penis fiksi sur la sablan fundon longan feran stangon, sur kies pinto vidiĝis skribita tabulo.

Mirante la du amikinoj diris al Kamuŝo: “Kion do ili faras?”

— Ili metas stangon por montri ke la loko estas danĝera. Tie troviĝas terura fluo, kiu borderas la bordon dum kvin cent metroj, kaj poste supreniras al la maralto. Kredeble vi rimarkis, ke neniam ŝipo kuraĝas naĝi tie.

— Nu, vi estas prava.

— Ĝi timus la fluon. Ĉiu barko, kiu nesingarde en ĝin enirus, estus minacata de tuja rompego kontraŭ la rifojn. Rigardu, fraŭlinoj; la laboristoj zorge alligis sian boaton, kaj la ŝnuregoj estas fortege streĉitaj.

Dum kelkaj minutoj ankoraŭ Matildo rigardis interese tiun vidaĵon novan por ŝi. Poste, ĉar sonoris la horo por la reveno, ŝi kisis sian amikinon, eksaltis sur sian ĉevalon kaj forkuris rapidege.

Dum ŝi galopis al Prelongo, la junulino sentis sin okupitan de malgajaj pensoj. Kvankam ŝi konas la kaŭzon, tamen la ŝanĝoj okazintaj en ŝia amikino ĉiutage ŝin pli mirigis. La malsanetoj sentitaj de Valentino, dum la komenco, tute malaperis; neniam eĉ ŝia farto estis tiel bona. Sed Matildo memoris, ke ŝi iam konis junulinon altkreskan, belmovan, maldiktalian, havantan kolubrajn ondoliniojn; kaj nun ŝi retrovis virinon dikan, pezan, grasiĝantan, malfacile moviĝantan; dum ŝia vizaĝo, iam tiel ĉarma, estis kovrita de flavaj makuloj, kiuj ĝin malbeligis.

— Do, ŝi pensis, post kelkaj monatoj mi estos edzino. Kompreneble Gastono volos fariĝi mia edzo; mi ne povos tion malkonsenti. Tiam ĉiumomente min minacos la ebleco de la stato en kiu Valentino hodiaŭ troviĝas. Nu! kia abomeno! Vespere, ŝin senvestigante, Klemenco al ŝi diris:

— Via fraŭlina Moŝto scias sendube ke Johano revenis.

— Johano? Kiu estas tiu Johano?

— Sed mia fianĉo, tiu, kun kiu mi estas edziniĝonta.

— Ho! jes; mi memoras: vi al mi parolis pri li, antaŭ kelka tempo.

— Lia militista servo estas finita; li revenas en la patrolandon. Dum la tagmezo, kiam via Moŝto promenadis, li venis en la kastelon por rememorigi mian promeson.

— Kion vi faros?

— Mi estas tre embarasata. Mi estus dezirinta forlasi vian Moŝton nur post ŝia edziniĝo; sed ĉar oni ne scias ankoraŭ en kiu epoko ĝi efektiviĝos ...

— Mi vin komprenas; vi malpacienciĝas; vi ne volas atendi.

— Ne estas mi, via Moŝto, sed Johano. Li diras ke de sep jaroj li kalkulas la tagojn: nu! li laciĝas pro atendo.

— Mia bona Klemenco, mi sentus konsciencriproĉon, prokrastante vian feliĉon. Mi vin bedaŭros, ĉar mi scias, ke vi estas al mi koralligita. Nun, kiun oni metos en via loko?

— Se via Moŝto konsentus min aŭdi, eble mi havus ĉambristinon tre proponindan.

— Kiun do?

— Josefinon Brantinon, la kuzinon de Linŝardoj.

— Nu! ŝi volas fariĝi servistino.

— Jes, via Moŝto. Ŝi estas bona knabino kaj tre malfeliĉa, mi tion certigas. Linŝardoj ŝin forpelis; kaj, ĉar ŝi estas senmona, ŝi ne scias en kiu loko ŝi dormos kaj trovos manĝaĵojn.

— Ho! tiuj Linŝardoj! ekkriis fraŭlino de Prelongo indignanta: devenante de ili, tia konduto ne min mirigas; estas neniuj malnoblaĵoj, kies ili ne estas kapablaj. Klemenco, via protektitino min multe interesas. Ĉu vi scias en kiu loko ŝi nun troviĝas?

— Ŝi rifuĝis ĉi tien.

— Ŝi estis prava. Ŝi dormu tiun nokton en la kastelo. Morgaŭ alkonduku ŝin al mi: mi kun ŝi interparolos.

— Ho! via Moŝto estas tre bonkora; kaj la malfeliĉa infanino tre feliĉiĝos.

La morgaŭan matenon, kiam Josefino troviĝis antaŭ fraŭlino de Prelongo, ŝi rakontis, ne ke oni ŝin forpelis, kiel diris Klemenco, sed ke ŝi estis tre malfeliĉa ĉe siaj kuzoj. Ili ŝin uzis por la plej malŝatindaj laboroj, kaj tamen ili senĉese riproĉis al ŝi la panon, de ŝi manĝitan. Tiam ŝi preferis eliri el tiu hejmo kaj gajni honeste sian vivon: tiamaniere ŝi ne bezonos peti ion de iu ajn.

Matildo ŝin gratulis pro ŝia decido, kaj ŝin dungis tuj.

— Atendante la eliron de Klemenco, ŝi aldonis, vi loĝos en la kastelo. Dum tiu tempo, vi povos lerni la detalojn de viaj novaj okupoj.

Josefino sin klinis respekte kaj eliris. Jen estas kiamaniere la amantino de la kapitano Linŝardo fariĝis la ĉambristino de fraŭlino de Prelongo.