Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro/La historia evoluo de science-teknikaj konceptoj, terminoj kaj simboloj

El Vikifontaro
2. La historia evoluo de science-teknikaj konceptoj, terminoj kaj simboloj


21. Science-teknikaj konceptoj, grandoj, unuoj kaj iliaj nomoj en modernaj ekzaktaj sciencoj kaj en tekniko

Por ke sukcesu kaj plifaciliĝu mastruma agado, esploro kaj solvo de sciencaj problemoj, interŝanĝo de sperto — por tio ĉi necesas precize fiksi konceptojn pri certaj fizikaj kaj kemiaj grandoj, kiujn necesas esplori kaj kompari.

Sen preciza fikso de konceptoj pri mezuroj ne estas eblaj sciencaj rilatoj, ne estas ebla eĉ la scienco mem. Ankoraŭ Platono diris: «Malmulto restos el la scienco, se forigi el ĝi matematikon, mezurojn kaj pezon». Konforme al tio — jam de plej fruaj epokoj de organizita kunlaborado de homoj — en ĉiuj landoj de la mondo estis kreataj kaj fiksataj certaj unuoj por mezuri diversajn grandojn.

Mezurunuoj, akceptitaj en diversaj urboj, regionoj kaj landoj, fariĝis dum ĉiam plivastigantaj rilatoj de homoj — pli kaj pli ĝenigaj.

Tial oni venis al deviga fikso de unuecaj mezuroj por apartaj ŝtatoj; kaj en nuna tempo ĉe plua disvolvo de interlandaj rilatoj jam eblas konstati ekzistadon ne nur de internacia mezuro de tempo (devenanta el antikvo), sed ankaŭ ekzistadon de internaciaj mezurunuoj por longo, surfaco kaj pezo, tiel nomata metra sistemo.

Samtempe kun fiksado de internacia metra sistemo de mezuroj estis enigataj en ĉiujn lingvojn novaj bezonaj, samsignifaj kaj similaj laŭ formo, terminoj: metro, kilogramo, litro.

Dum plua evoluo de ekzaktaj sciencoj kaj tekniko — interrilatoj de diverslandaj scienculoj ne povis sin limigi nur per solaj konceptoj pri longo, maso (pezo) kaj tempo kun koncernaj mezurunuoj. Aperis neceso apartigi la konceptojn pri maso kaj pezo (forto). Aperis neceso fiksi mezurojn por varmo, elektro, magnetismo, akustiko, lumo, rentgenotekniko. Konforme al tiu neceso formiĝis koncernaj scienc-teknikaj konceptoj, aperis kondiĉe akceptitaj unuoj por mezuri diversajn grandojn, kiuj fariĝis objektoj de scienca kaj teknika esplorado. Plifortiĝantaj ligoj kaj rilatoj de scienculoj diverslandaj akcelis enpenetrigon de plimulto da novaj science-teknikaj konceptoj, samtempe aŭ preskaŭ samtempe en ĉiujn landojn. Tiuj konceptoj bezonis kaj akiris por si en koncernaj lingvoj — novajn esprimojn-terminojn.

Novaj eltrovoj en diversaj sciencoj akcelis rapidan evoluon de tekniko, aperon de novaj maŝinoj kaj konstrukcioj. Ankaŭ por tiuj novaj produktoj de science-teknika agado necesis kaj sekve, estis fiksataj koncernaj konceptoj kaj korespondantaj al ili nomoj-terminoj.


22. Formigo de nomoj (terminoj) por science-teknikaj konceptoj

La ĉefa postulo al kiu devas konformi nomoj de certaj konceptoj estas unueco en uzado kaj en kompreno de la konceptoj. Sen tia unueco estos malfaciligataj interrilatoj, reciproka kompreno, interŝanĝo de sperto, instruado kaj diskonigo de pluaj sukcesoj de scienco kaj tekniko. L. Olschki en sia libro, revuanta evoluon de scienca literaturo en novaj lingvoj[1], rakontas, ke ne estis eble instrui geometrion en germanaj lernejoj antaŭ starigo de necesa geometria terminaro, publikigita de Albrecht Dürer en 1525 en Nürnberg en la libro «Underwegsung der messung mit Zirkel und richtscheydt in Linien ebnen gantzen Corpore». Tiu ekzemplo plej bone pruvas gravecon de terminoj, esprimantaj certajn konceptojn, por scienco, tekniko kaj ĝenerale por progreso.

Ekzistas kelkaj vojoj laŭ kiuj okazas formiĝo de terminoj por novaj konceptoj.

221. Science-teknikaj terminoj el elementoj de antikva-greka kaj latina lingvoj

En epoko de feŭdalismo la lingvo de internaciaj rilatoj en Eŭropo estis latina lingvo de mezepoko (v. § 12). Humanistoj de 14 kaj 15 centjaroj klopodis restarigi klasikan latinon en ĝia pureco kaj kontraŭstaris la hibridajn formojn, kiujn enigadis en latinan lingvon skolastikuloj kaj la katolika pastraro.

Latina lingvo, pli aŭ malpli purigita de «vulgarismoj» kaj «popolaj» dialektaj elementoj, estis uzata de Erasmo Reichlin, Thomas Moor, Campanelle, Newton, Leibnitz k.a.

Tiutempe (en 15, 16, kaj en 17 jarcentoj) la ekzistantaj teknikesciencaj ideoj havis ĉiun sian propran nomon en latina lingvo. Kaj el tiu lingvo koncernaj sciencaj terminoj kun diversaj modifoj penetris en la lingvojn de novaj eŭropaj popoloj — en anglan, germanan, rusan kaj aparte multnombre en la lingvojn romanajn: en italan, francan kaj hispanan.

El la sama fonto devenas multaj, laŭesence la samaj, terminoj, troviĝantaj en diversaj lingvoj: combinatio, gradatio, calculator, condensator, thermos, transformator, generator k. a.

Kelkokaze latine (aŭ greka) lingva formo, adaptita al strukturo de iu nova nacia lingvo, konservis en tiu lasta lingvo la saman signifon, kiun ĝi havis en la latina (aŭ greka) linkvo. Tiaj estas ekzemple la vortoj: kombinacija, (rusa lingvoformo), combinaison (franca lingvoformo), devenantaj de latina combinatio, arkitekto, hiperbolo (el greka) aberacio, klasifiko, kvadrato, kvadraturo (el latina).

En aliaj kazoj la elementoj de latina kaj greka lingvoj estis uzataj por esprimi en naciaj lingvoj lingvoj ideojn, nekonantajn por antikvaj popoloj. Tiaj estas ekzemple la formoj: kinematografo, (el greka), aeroplano, aerodromo, transformatoro (el latina lingvo).

Latina kaj parte greka lingvoj donis al eŭropaj lingvoj ne nur multajn vorto-radikojn (ekz. electr-, combin-, aero-,), sed ankaŭ aron da terminformantaj afiksoj (ekz. -atio, -ator, -or, -ificatio).

Peano en 3-a eldono de sia vortaro[2] donas liston da uzataj dum la 1-a, 2-a kaj 3-a jarcentoj de nia erao terminoj de klasika latina lingvo, kiuj estas nun asimilitaj de modernaj lingvoj sen ŝanĝo de formo kaj senco (ekz. el 1-a jarcento — magneta, vibracio k.a.).

Latindevenaj vortkombinaĵoj[3] en nuntempaj divers-lingvaj scienc-teknikaj terminaroj okupas tre gravan lokon. Tiu loko fariĝas ankoraŭ pli grava, se ni konsideras, ke latindevenaj scienc-teknikaj terminoj nun fariĝas kvazaŭ portantoj de certa principo pri internacia unuecigo de scienc-teknikaj ideoj kaj terminoj.

222. Akcepto de terminoj el aliaj naciaj lingvoj

En kelkaj okazoj latindevenaj terminoj eniris en naciajn lingvojn ne senpere el latina lingvo, sed pere de alia «nacia» lingvo, kiu sukcesis pli frue asimili koncernan latinan terminon. En tiaj kazoj la novaj vortoj diferencas ofte laŭsence kaj ankaŭ laŭforme de koncernaj vortoj de latina lingvo.

Tiel ekzemple en rusan lingvon eniĝis kun specifa signifo la vorto «kombinezon» (vestaĵo por aviadisto k.s.) de la franca «combinaison», derivita siavice de latina «combinatio».

La metodo de derivado de novaj terminoj per akcepto de la formo el alia lingvo estas sufiĉe ofta fenomeno.

La konceptoj, prenitaj el fremda medio, de aliaj popoloj ne povas esti tuj esprimitaj per formoj kaj reguloj jam ekzistantaj en indiĝena lingvo. Naciaj difinoj de similaj «importitaj» konceptoj (ekzemple rusa «vertoljot» anstataŭ «helikoptero») estas nekompreneblaj por «importinto» de la koncepto. Kaj por la indiĝenoj similaj novekreitaj naciaj terminoj restas ankaŭ rekonataj, novaj kaj lernendaj samtempe kun la koncepto, kiun ili esprimas

Pro tio la fakto de akcepto de novaj terminoj el aliaj naciaj lingvoj estas tute celkonforma kaj tial F. Engels en antaŭparolo al sia libro «Evoluo de socialismo de utopio al scienco» (1882) skribis: «Fremdaj vortoj, kiuj plejparte estas ĝenerale akceptitaj terminoj, ne estas necesaj, se ili estus tradukeblaj. Do traduko nur malklarigas kaj konfuzas la sencon, anstataŭ klarigi». Porekzemple ni citu kelkajn ne devige latindevenajn terminojn, akceptitajn en la rusan lingvon por koncernaj «importitaj» konceptoj el la germana. La formo de tiuj terminoj en rusa lingvo jen estis kripligata, jen restis senŝanĝa kompare al koncerna formo de germana lingvo. Tiaj estas la terminoj: bolt (Bolzen), kern (Körnerpunkt), capfa (Dreh-Zapfen), ŝaber (Schaber), ŝajba (Unterleg-Scheibe), grund-buksa (Grund-Büchse), masŝtab (Masstab), fuksŝvanc (Fuchsschwanz), ŝtangencirkul (Stangenzirkel) k.a.

Fremdlingvaj terminoj kaj esprimoj estas akceptataj ne nur ĉe transpreno de novaj konceptoj; tiuj terminoj ofte komencas konkuri kun la jam ekzistantaj naciaj difinoj de iuj analogiaj konceptoj kaj eĉ elpuŝas ilin. Karakteriza ekzemplo tiurilate estas la rusaj vortoj «predel» (limo) kaj «graniĉenije» (limigo), paralele kun kiuj estas uzataj en pliprecizigita senco 3 fremdvortaj terminoj.

1. gabarit (ŝablono aŭ modelo en natura grando, ekstremaj konturoj).

2. parametr (limo de grando, konstanta grando en formulo).

3. limit (fiksita limito, limigo).

En citita ekzemplo rusa lingvo ne povus difini per du «rusaj» terminoj kelkajn konceptojn aŭ ĝi devus doni al la terminoj multvortan klarigon, kiel necesas ilin kompreni. Per akcepto de tri «kromaj» fremdlingvaj terminoj estas ricevitaj tute ekzaktaj kaj malongaj formoj por esprimi kelkajn diferencigitajn konceptojn.

Konforme al aperantaj bezonoj la «fremdvortaj» terminoj ofte akiras — eĉ pli grandan flekseblecon rilate al ebleco de vortderivado, ol koncernaj «indiĝenaj» vortoj. Ekzemple en rusa lingvo la derivitajn vortojn «gabaritnij» (ŝablona), «limitirovannij» (limigita) ne estas eble esprimi per derivaĵoj el origine rusaj «predel» kaj «ograniĉenije».

2221. Internacia akordigo de terminoj

Transspreno de terminoj el fremdaj lingvoj estas pozitiva fakto kondiĉe, ke ĉe tia transspreno konserviĝas en diversaj lingvoj unueco de termina signifo kaj ke la transprenata termino estas asimilata ankaŭ per aliaj lingvoj. Tia estas la situacio kun la plej granda parto de latinaj terminoj. Tamen en kelkaj okazoj asimilita termino fariĝas kripligata laŭ formo kaj signifo.

La termino «gabarit» estas akceptita en rusan lingvon el franca, sed en franca lingvo tiu termino havas sencon diferencan de tiu, kiun ĝi akiris en la rusa.

Akceptitaj de la rusa lingvo terminoj «bluming» kaj «kombajn» estas prenitaj el angla lingvo. Sed en sia ruslingva formo tiuj terminoj estas kriplaĵo de angla skribo, ĉar ili estis prenitaj konforme al formo de angla prononco. Krome, tiuj terminoj ne estas internaciaj, ĉar aliaj lingvoj ilin ne akceptis.

Do, asimilado de formo de terminoj el aliaj lingvoj havas kelkfoje duban valoron kaj la tiel nomataj «internaciaj terminoj» ofte estas laŭ sia esenco nur «pseŭde-internaciaj».

223. Kreado de novaj terminoj

Tamen ne ĉiuj terminoj, necesaj por esprimi novajn konceptojn, estas prenataj el aliaj lingvoj.

Por kelkaj konceptoj estas kreataj tute novaj nomoj. Tiel ekzemple estis kreitaj la nomoj de unuoj: Amper, Volt, Watt, derivitaj de propraj nomoj.

2231. Novaj terminoj derivitaj el elementoj de ĉiutaga vivo

En kelkaj kazoj novaj teknikaj ideoj estas esprimataj per vortoj, jam troviĝantaj en ĉiutaga lingvo, sed havantaj alian signifon. Tiaj «malnovaj» vortoj kun nova teknike-termina senco estas: dento (de rado), ripo (de rado), momento (fleksa, statika), kolo (de hoko), kuseneto (de ŝraŭbo), ŝuo (de bremso) k.a.

Kelkfoje la termino jam esprimanta certan teknikan ideon ricevas kroman signifon, kiel ekzemple la vortoj «akso» kaj «ŝafto», havantaj jen koincidantan, jen diferencan sencon.

Aldono de nova signifo al «malnova» termino, kiu havas alian sencon, plej ofte okazas ne en fakoj teoriaj sed en fakoj teknikaj-aplikaj. Pleje praktikata estas tia uzado de termino kun pluraj signifoj ĉe nomigo de konceptoj rilataj al teknologia proceso, al maŝinoj, konstrukcioj, kaj iliaj partoj.

Deziro utiligi jam ekzistantajn vortojn por esprimi novajn konceptojn kondukas kelkfoje al evidentaj sensencaĵoj, kiuj tamen fiksiĝas per lingva kaj terminara tradicio.

Ekzemple unue aperis la ideo kaj la termino «vaporŝipo» (germane «Dampfschiff») kaj poste jam aperis la «aerŝipo» (en germana lingvo «Luftschiff»), kvankam laŭ sia esenco ambaŭ «ŝipoj» estas tute malsimilaj: la unua estas movigata per la forto de vaporo kaj la dua moviĝanta tra la aero.

En menciita kazo ni konstatas fenomenon, ĉe kiu kuniĝo de apartaj lingvaj elementoj formas vorton kun senco diferenca de la senco, kiun havas apartaj elementoj de la vorto.

2232. Internacie akordita procedo de kreado de nova termino el elementoj kun alia signifo

Kelkfoje aldono de nova senco al jam ekzistantaj vorto-elementoj okazas pro certa eksterlanda influo. Tiam okazas internacie akordigita kreado de nova termino en diversaj lingvoj el elementoj, se eĉ diferencaj laŭforme do tamen identaj laŭsence.

Kiel ekzemple por tiu kazo povas esti cititaj konceptoj kaj terminoj, rilatantaj al terma prilaboro de alojoj: «maljuniĝo», «plinobligo», «pliboniĝo», kiuj ekzemple en rusa lingvo prezentas simplajn tradukojn el germana lingvo: Alterung, Veredelung, Vergüten.

Tia internacie akordita esprimo de nova koncepto per elementoj, esprimantaj en ĉiuj lingvoj la samajn (aŭ almenaŭ similajn) konceptojn, devas esti konsiderata kiel fakto pozitiva.

Se la vorto-termino «fer-vojo» donas al ni ideon pri komplekso el reloj, reltraboj, diversaj konstruaĵoj, lokomotivoj kaj vagonoj, do tiam estas dezirinde, ke ankaŭ en aliaj lingvoj la sama komplekso de konceptoj estu esprimata analogie, ekz.: Eisenbahn, chemin de fer k. s

Rusa lingvo asimilis la terminon fer-vojo laŭ analogio al koncernaj germanaj kaj francaj terminoj. Tamen koncerna termino en angla lingvo «railway» povas esti tradukita laŭvorte ankaŭ kiel «trab-vojo» aŭ «rel-vojo», do en ĉi tiu kazo rusa kaj angla lingvoj ne donas koncernan analogion en strukturo de ĉi tiuj terminoj, esprimantaj la saman koncepton.


23. La problemo pri unuecigo de konceptoj kaj terminoj
231. Neĝusteco, multsignifeco kaj nekompleteco de science-teknika terminaro

Pliriĉigo de scienc-teknikaj terminaroj per akcepto de «novaj» terminoj el aliaj lingvoj kaj ankaŭ per kreado de novaj terminoj tute ne garantias maksimuman necesan klarecon, ne garantias kontraŭ okazoj de neĝusta traduko de terminoj kaj ofte kaŭzas miskomprenojn kaj malĝustaĵojn en apliko de terminoj.

Tiel ekzemple ni ne povas konsideri de vidpunkto de scienca klareco la terminon «ĉeval-povo» kiel kontentigan, ĉar ĝi esprimas en tekniko koncepton 75 kgm sek = 0,736 kW, kiu tute ne estas propra al tiu termino.

Menciita termino ne estas kontentiga ankaŭ laŭ vidpunkto de internacia unueco (jam ne parolante pri tiaj formoj kiel Pferdestarke, Horse-Power, Force Cheval k.s.) ĉar «angla» ĉevalpovo estas je 100 pli granda ol la metra.

Kelkaj terminoj, akirintaj ĝeneralan akcepton laŭ sia formo, ne ĉie tamen havas la saman signifon. Eĉ tiaj vortoj kiel «pezo», «maso», «forto» kaj eĉ «grando» estas ne ĉie komprenataj egale. Ekzemple en rusa lingvo estas uzeblaj la esprimoj «grando de grando», «forto de forto», sed oni ne uzas esprimojn kiel «kvalito de kvalito» aŭ «eco de eco».

Eĉ kiam termino por nova koncepto estas kreata de iu aparta persono, eĉ en tiaj okazoj aperas sinonimoj, kelkaj nomoj por la sama koncepto. Georg Ohm dum la 30-aj jaroj de pasinta jarcento donis por koncepto de potencialo kvin diversajn nomojn, en germana lingvo: Elektroskopische Kraft — elektroskopa forto, Elektrische Kraft — elektra forto, Stärke der Elektrizität — forto de elektro, Intensität der Elektrizität — intenseco de elektro, Elektrische Zustand — elektra stato.

Provoj trovi por nova koncepto pli konforman vorton, starigi pli grandan laŭ senco aŭ formo konformecon inter la formo kaj senca signifo de termino kaŭzas kreskon de sinonimoj por la sama koncepto.

Plimultiĝo de sinonimoj en lingvo malhelpas al ĝusteco kaj simpleco de la lingvo, malfaciligas interŝanĝon per teknika sperto kaj ĝustan formuligon de scienc-teknikaj tezoj.

Natura «selekto» de sinonimoj kaj ĝenerala akcepto de ununura termino ofte postulas tre longan tempon. Krome, tiu «natura» selekto preskaŭ ĉiam dependas de aliaj kaŭzoj — gravaj kaj malgravaj, kaj pro tio neniel garantias, ke la preferita termino-formo estis fakte plej oportuna kaj plej akceptinda.

232. Plinombrigo de science-teknikaj terminoj

Malfacilaĵoj pri terminoj kreskas paralele kun plua evoluo de tekniko, ĉar ĉiam kreskas la kvanto de scienc-teknikaj konceptoj, kiuj bezonas novajn esprimojn.

Kiel ekzemplon ni citu iom el la historio de elektro-tekniko kaj kemio.

Dum la 1600 j. angla kuracisto Gilbert publikigis unuan verkon pri magnetoj kaj pri ter-magnetismo. Tiu verko, dokumentita per precizaj eksperimentoj, fundamentis la sciencon pri elektro.

Dum la j. 1794 italo Vorta science klarigis la fenomenojn de galvanismo. Dum la j. 1821 anglo Farady malkovris leĝojn de elektrolizo, science esploris la influon de medio en elektraj fenomenoj kaj eltrovis elektromagnetan indukton. Al la j. 1833 kelkaj inventistoj jam konstruis skemojn de elektra drattelegrafo. Dum la j. 1839 germano Jacobi, oficanta en Ruslando, aplikis konstruitan de li elektro-motoron por elektra boato, kiu iris en Peterburgo laŭ rivero Neva kontraŭ la fluo kun 14 pasaĝeroj. Estis la unua apliko de elektro por trafiko en konsiderinda amplekso.

La unua telefono estis konstruita en 1861 de germano F. Reiss. En la j. 1854 ruso Ladigin kaj germano Goebel samtempe konstruis praktike uzeblajn elektrajn lampojn, kiuj en 1879 estis pliperfektigitaj de amerikano T. Edisson. En 1880 en Germanio unuafoje estis uzita la termino «elektrotekniko».

Tiaj estas en ĝeneralaj trajtoj la ĉefaj etapoj de evoluo de scienco kaj tekniko, ligitaj kun la termino «elektro».

En 1907 Schlohman donis en la unua eldono de sia elektro-teknika vortaro rondcifere 13600 da elektroteknikaj terminoj kaj konceptoj. Tiu vortaro enhavis, krom pure elektroteknikaj terminoj, ankaŭ ĉiujn terminojn pri telegrafio kaj telefonio. Sed en la j. 1928 la nova eldono de la vortaro Schlohman, el kiu estis esceptitaj terminoj pri malfortaj kurentoj, enhavis jam 21000 da vortoj.

Germana vortaristo Wilke en antaŭparolo por elektroteknika vortaro[4] ankoraŭ en 1895 taksis ĉiujaran plimultiĝon de elektroteknikaj terminoj je kelkaj dekduoj: tamen Wilke konsideris nur: a) ordinarajn «ĉiutagajn» vortojn, kiuj ricevis en elektroteknika terminaro novan sencon kaj b) «fremdvortojn», kiuj eniĝas en la lingvon kune kun novaj «importitaj» el eksterlando konceptoj kaj objektoj. Wilke tute ignoris la problemon pri ekesto kaj formigo de novaj terminoj.

Koncerne la kreskon de kemia terminaro sufiĉos noti, ke en 1900 estis konataj kaj havis nomojn 70000 kemiaj ŝtofoj kaj kombinaĵoj; kaj post 25 jaroj ties nombro jam atingis 250000.

233. Neceso de terminara unuecigo

Rapida kresko de neorganizita aŭ ĉiuokaze «nesufiĉe organizita» scienc-teknika terminaro kaj malfacilaĵoj en uzado kaj komprenado de terminoj estis kaŭzo de tio, ke scienculoj ĉiulandaj pli kaj pli decide starigis problemojn pri unuecigo de scienc-teknikaj terminoj, pri difino de ilia ĝusta, esenca signifo, pri ilia ebla plibonigo (laŭ scienca kaj logika vidpunkto), pri forigo de malklaraĵoj, sinonimoj (multaj terminoj por unu ideo) kaj omonimoj (unu termino por kelkaj ideoj).

La unuecigo en apliko kaj kompreno de science-teknikaj ideoj kaj terminoj, fikso de ties sencaj limoj estas nepraj premisoj, sen kiuj ne eblas sukcesa studo de sciencoj kaj tekniko, ne eblas faciligo kaj simpligo de interŝanĝo per teknika sperto, disvatigo de sciencaj kaj teknikaj konoj.

La nuna stato de scienc-teknika terminaro estas trafe karakterizita per la vortoj de franca scienculo, ŝajne Bonasse: «La langue de la science est une langue malfaite» (la lingvo de scienco estas lingvo misfarita). Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/18 Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/19 «Wasserdicht» (netralasanta akvon, akvorezista) ĉiu, kiu ne konas speciale tiun terminon, tradukos kiel «havanta densecon de la akvo».

Por simpligi internaciajn scienc-teknikajn rilatojn necesas koordinado en kompreno de diverslingvaj teknikaj terminoj; kaj unuavice necesas tiu koordinado por tiuj terminoj, kies senca signifo en naciaj lingvoj jam estas ekzakte fiksita.

262. Internacia unuecigo de terminoformoj

Plej racie estus fiksi certan internacie devigan formon por ĉiu termino kaj scienca simbolo, atribuante al ĝi nur unu signifon. Tiel estus plej racie kaj praktike solvita la problemo pri starigo de internacia unueco en kompreno kaj aplikado de science-teknikaj terminoj.

Tamen plena internaciigo de terminoj laŭ ilia formo estas apenaŭ ebla. Ĉiu termino en koncerna lingvo havas sian skriban, fonetikan kaj gramatikan formon, do internacia unuecigo ĉiam povas estis nur relativa, kiel ekzemple en formoj de la vortoj «Elektricite» (en franca lingvo) «Elektrizität» (en germana) kaj «elektriĉestvo» (en rusa).

Krome, internacia unuecigo de terminoj laŭ ilia formo, sen samtempa internacia unuecigo de koncernaj naciaj terminoj laŭ senco, havus tre malmultan signifon. Rusa formo de «internacia» termino «normalizacija» (normigo) ne havas signifon, konicidantan kun franca «normalisation» aŭ kun germana «Normung».

263. Internacie unuecigita sistemeca elekto de elementoj por konstrui terminojn

Dum laborado pri internacia unuecigo en kompreno de terminoj kaj pri ilia ĝusta difino estas eble starigi kroman taskon — laŭeble koordini la procedon de kreado de diverslingvaj terminoj el elementoj, diversaj laȗ formo, sed adekvataj laŭ sia signifo.

La ekzemploj cititaj en § 2232 atestas, ke starigo de tiu tasko estas celkonforma, kaj ke solvo de tiu tasko (ekzemple ŝanĝo de la termino «fervojo» per termino «relvojo» — laŭ analogio kun anglo lingvo «railway») estas pli facila ol internaciigo de terminoformoj.

264. Internacia unuecigo de simboloj

Pro grafika konvencia karaktero de simboloj, kiuj troviĝas en science-teknika literaturo de ĉiuj lingvoj, kaj pro la pli granda lingva sendependeco de simboloj, — unuecigi la simbolojn estas pli facile. Tiu unuecigo bezonas tamen kiel nepran premison — internacie konvenciitan komprenadon de koncernaj terminoj.

En multaj kazoj tia unuecigo estas jam atingita pro certaj historiaj tradicioj. Interalie tia internacia unuecigo jam ekzistas por ĉiuj simboloj de elementoj en kemio, el kiuj ekzemple, signo S (Sulphure) por sulfuro estis uzata ankoraŭ de Virgilo dum la unua centjaro de nia erao[5].

Ankaŭ la simboloj, kiel V, W, A (volto, wato, ampero) k.a., derivitaj de nomoj de apartaj gravaj scienculoj, ricevis internacie rekonitan signifon.

Sed samtempe ekzistas ankaŭ multaj aliaj kazoj, kiam internacia unuecigo de simboloj estas malfaciligata pro diverseco de naciaj simboloj, jam delonge akceptitaj kaj uzataj. En tiaj kazoj restas la sola ebleco: analogie al internacia akordigo de senco-signifo de diversnaciaj terminoj — akordigi ankaŭ la internacian komprenon de simboloj (malsamaj por diversaj lingvoj sed posedantaj la sama sencan signifon).

  1. L. Olschki — Geschichte neusprachlicher «Wissenchaftlichen Literatur». Heidelberg, 1918, B. 1.
  2. G. Peano. «Vocabulario Commune ad latino-italiano-francais-englisch-deutsch pro usu de interlinguistas», Torino, 1915.
  3. Sekvante ekzemplon de Wüster «latindevenaj» terminoj kaj kombinaĵoj estas nomataj la terminoj, derivitaj el latinaj, grekaj, greko-latinaj elementoj.
  4. J. Sach und A. Wilke, «Elektrotechnisches Wörterbuch». Leipzig, 1895.
  5. G. Peano. «Vocabulario Commune», Torino, 1915, p. 569.