Helpo:Kio Vikifontaro estas?

El Vikifontaro
Enhavo de la
Helpo
Paĝoj
  1. Enkonduko
  2. Utila helpo en Vikifontaro
  3. Utila helpo en Vikipedio

Vikifontaro estas vikio de la Fondaĵo Vikimedia, kiu celas kolekti eldonitajn kaj liberajn tekstojn, kaj ankaŭ tradukojn el ĉiuj lingvoj.

Ĉi-tiu paĝo prezentas kio Vikifontaro estas.

Historio[redakti]

Logobildo de Vikifontaro

Ja ekzistas aparta esperantlingva Vikipedio, ĝis antaŭ nelonge tamen disponeblis nur esperantlingva ĉefpaĝo en la multlingva ĝenerala Vikifontaro. Krome en Esperanto troveblis kelkaj bazaj helppaĝoj kaj aro da tekstoj en Esperanto.

Vikifontaro servas por provizi liberajn, aŭtorrajte ne protektatajn tekstojn. Ĝi estis komencita je la 24-a de novembro 2003 kaj en novembro ricevis la nunan nomon; origine ĝi nomiĝis Project Sourceberg, alude al la angla vorto iceberg (glacimonto) kaj la Projekto Gutenbergo.

La unua propra lingvoversio estis la hebrea, kreita en aŭgusto 2004, necesa pro la malsama skribodirektro de la hebrea (nome de dekstro al maldekstro). Poste kontribuantoj en aliaj lingvoj, ekzemple la germana, deziris havi propran lingvoversion, sed en decembro 2004 voĉdono ankoraŭ ne havis rezulton. Nur dua voĉdono en majo 2005 ebligis proprajn vikifontarojn en ĉiuj lingvoj. Tamen, ekde 2006 la reguloj de la lingva komitato de Vikimedio fariĝis pli severaj por aranĝi novan lingvoversion en iu frata projekto. La esperanta versio estis lanĉita la 21-an de marto 2011.

Kio Vikifontaro enhavas?[redakti]

Tri principoj regas la Vikifontaran enhavon:

Tekstoj jam publikigitaj[redakti]

La tekstoj en Vikifontaro devas esti papere publikigitaj alie. Tri ekceptoj ekzistas:

  1. Tekstoj, kiuj estas nur ciferecaj, estas akceptataj nur se ili devenas de famaj retejoj aŭ interretaj eldonejoj (kiel Universala Esperanto-Asocio);
  2. Tradukoj (vidu Traduko);
  3. Arkivaĵoj, kiel leteroj aŭ kajeroj.

Tekstoj en publikhavaĵo aŭ sub liberaj permesiloj[redakti]

Tekstoj en Vikifontaro estas en publikhavaĵo aŭ sub permesilo kongruanta kun CC BY-SA 4.0.

Tekstoj ligitaj al eldonoj[redakti]

Tekstoj en Vikifontaro estas ligitaj al identigitaj eldonoj.

Vikifontaro kaj aliaj projektoj[redakti]

Vikifontaro kaj Vikilibroj[redakti]

  • Vikifontaro enhavas tekstojn neverkitaj de Vikifontaristoj, do eldonitaj alie;
  • Vikilibroj enhavas tekstojn verkitaj de Vikilibristoj.