Page:Lawrence E A-first reader,1907.pdf/14

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been proofread, but needs to be validated.

Li ĵus estis ekintencinta kun bonega apetito konsumi la tritikaĵon, kiam subite apud li staris ciganino kun infaneto sur la brako.

« Mizera ciganino malsatas ; donacu al ŝi iom da nutraĵo !”

Brummer estis bona viro kun bonega koro: tial ne ŝanceliĝante eĉ momenton, li donis al ŝi la tritikaĵon kaj la botelon.

Ŝi sidiĝis antaŭ li kaj efektive englutis la panon, dum ŝi longe kaj penseme rigardis lin per siaj grandaj, nigraj okuloj.

“Afabla sinjoro, mi humile dankas !” diris ŝi, fininte la manĝadon. “Tio estis tre bongusta, sed . . . la infano ankaŭ malsatas; mi intencas petegi iom da lakto ĉe ia vilaĝanino; vi, sinjoro, volu teni la knabon ; li dormas ; mi tuj revenos ?”

Antaŭ ol la instruitulo havis la tempon malfermi la buŝon por protesti, ŝi metis la infaneton sur liajn brakojn, rigardis ankoraŭ unu fojon esplore la profesoron, kaj rapidis for de tie tra la arbetaĵoj (see page 11).

Iom, a little, some.
Ia, some.
Tial, therefore. for that reason.
Tio, that (thing).
Tie, there, in that place.
Bon-gusta, nice, compound word, from bona, good, and gusto, taste