Page:Lawrence E A-first reader,1907.pdf/31

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been proofread, but needs to be validated.

“ Miaflanke mi ne volas tion,” diris ŝia patrino, “ diru tiam prefere nur Johano.”

“ Kara Johano?” demandis la junulino.

“Jes, tiel estas bone!” respondis ĉiuj kune, kvazaŭ ili estas ĝojaj pro la solvo de tiu malfacila problemo.

“Nun! ne tuŝu la tablon,” kriis la junulino, “ kaj tenu Paŭĉjon por ke li ne puŝu min!”

Katarino eklaboris. Post unu minuto ŝvitgutetoj ekbrilis jam sur ŝia frunto ; ŝi haltigis la spiradon kaj ŝia vizaĝo varmiĝis. Ŝi profunde ekspiris kaj, kvazaŭ liberigita de peza ŝarĝo, ŝi gaje ekkriis :

“Uf! Tiu K estas vere la plej malfacila letero el ĉiuj! Sed tamen ĝi kuŝas tie kun sia longa buklo ! ”

La ambaŭ virinoj leviĝis kaj mirante rigardis la literon kiu estis almenaŭ tiel granda kiel fingroparto.

“Tio estas stranga !” kriis la patrino de Johano ; “ĝi estas objekto kiel vespo; kaj tio signifas Kara Johano! Skribi estas tamen mirinda scio ; oni dirus preskaŭ ke tio estas sorĉaĵo !”

“ Nu, mi, lasu min daŭrigi,” diris Katarino, “ kun kuraĝo mi atingos la celon. Se tiu plumo ne tiel ŝprucigus ! . . .

Kiam, post kelka tempo, la unua linio estis plenskribita per grandaj literoj, la junulino haltis en sia laboro.

“ Diru Katarino ĝis kie vi jam alvenis ?” demandis la patrino de Johano. “Vi legu do al ni ĉion kion vi jam skribis sur la papero.”

“Kiel vi rapidas!” ekkriis Katarino. “Sur la papero sin trovas nur Kara Joĥano—Paŭĉjo (little Paul) ne tuŝu plu la inkon aŭ tuj vi elverŝos la taseton.”

Dum duonhoro ĉiuj silentadis. Ŝajnis ke la laboro pli facile daŭriĝas, ĉar la junulino iafoje ridetis dum sia skribado.

Ŝin nur distris Paŭĉjo, kiu estis kolorinta sian tutan