Page:Lawrence E A-first reader,1907.pdf/53

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been proofread, but needs to be validated.

kandelojn al la malriĉuloj. Ĉiu sentas kvazaŭ oni ne povus ĝoji se estus iu en la najbaraĵo, kiu estus malsata aŭ havus nenian kandelon por lumigi sian dometon.

Je la sesa horo oni kunvenas en la salonon por trinki teon kaj poste oni babiladas, kantas, ludas la malnovajn Kristnaskajn ludojn, dancas ĉirkaŭ la Kristnaska arbo kaj manĝas pomojn, nuksojn, sekajn vinberojn, figojn kaj diversajn sukeraĵojn. La vespermanĝo konsistas el speciale preparita fiŝo nomata "lutfisk," rizo kaj buterotortoj. Antaŭ ol manĝi la rizon, ĉiu devas diri malgrandan rimon ŝercan, akompanata de la gaja rido de l' aliaj. Poste estas disdonataj la Kristnaskaj donacoj, ĉiu enmetita en sigelitan poŝtaĵon kun la nomo de l' ricevonto kaj ŝerca versaĵeto. Dum la tuta vespero ĉiuj ĉambroj estas feste iluminitaj, ĉar ĉe Kristnasko ne devas esti ombro ia, nek en la domo, nek en la koro. La kristnaska abio estas pli luma ol ĉio alia, kaj en la dolĉaj radioj de ĝiaj kandeletoj oni momente forgesas la konfliktojn de l' ĉiutaga vivo.

La sekvantan matenon oni ofte devas leviĝi je la kvara horo, ĉar en tiu tago Diservo komencas jam je la sesa horo, kaj multaj devas veturi pli ol 10 kilometrojn ĝis la preĝejo. Kiom estas belege, kiam la glitveturilo rapide antaŭen flugas tra l' arbaro neĝokovrita, dum la steloj ankoraŭ briletas sur nokta ĉielo, kaj oni aŭdas la gajan sonon de centoj da sonoriletoj apartenantaj al aliaj glitveturiloj, kiuj el ĉiuj flankoj alvenas la saman preĝejon. En ĉiu domo, eĉ la plej malgranda kaj mizera dometo, la fenestroj estas iluminitaj per du aŭ kvar kandeloj, kies radioj parolas al la preterpasantoj pri la Festo de Lumo kaj Ĝojo. Kaj en la preĝejo eksonas la malnova Kristnaska himno, “ Ni Vin salutas, ho, bela mateno.”


El “Tra la Mondo” la tutmonda ilustrata Revuo esperantista.

Originale verkita de FRAŬLINO ĈEDERBLAD.