Page:Lawrence E A-first reader,1907.pdf/66

From Wikisource
Jump to navigation Jump to search
This page has been proofread, but needs to be validated.

lingvo, kun kiu mi havas la aferon en tiu aŭ alia minuto, kaj ricevas slan propran spiriton, sian propran vivon, la propran difinitan kaj klare esprimitan fizionomion, ne dependantan jam de iaj influojn.


La parolo fluis jam mem, flekseble, gracie kaj tute libere, kiel la viva patra lingvo. . . .

Mi finis la universitaton kaj komencis mian medicinan praktikon. Nun mi komencis jam pensi pri la publika eliro de mia laboro. Mi pretigis la manuskripton de mia unua broŝuro (“D-ro Esperanto. Lingvo internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro”) kaj komencis serĉi eldonanton. Dum du jaroj mi vane serĉis Kiam mi jam trovis unu, li dum duonjaro pretigis mian broŝuron por eldono kaj fine— rifuzis.

Fine, post longaj klopodoj, mi prosperis mem eldoni mian unuan broŝuron en Julio de la Jaro 1887.


PLENA GRAMATIKO DE ESPERANTO.

A.Alfabeto.

Aa, Bb, Cc, Ĉĉ, Dd, Ee, Ff, Gg, Ĝĝ, Hh, Ĥĥ, Ii, Ji, Ĵĵ, Kk, Ll, Mm, Nn, Oo, Pp, Rr, Ss, Ŝŝ, Tt, Uu, Ŭŭ, Vv, Zz.


Rimarko.—Presejoj, kiuj ne posedas la literojn ĉ, ĝ, ĥ, î, ŝ, ŭ, povas anstataŭ ili uzi, ch, gh, hh, jh, sh, u.

B.Reguloj.

(1) Artikolo nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita (la), egala por ĉiuj seksoj, kazoj kaj nombroj.