Jump to content

Page:Dr. Esperanto's International Language. Introduction and complete grammar. Por angloj. Warsaw, 1889.pdf/20

From Wikisource
This page has been validated.

— 20 —

mal'lum'o est'is super la profund'aĵ'o, kaj la anim'o de Di'o si'n port'is super la akv'o. Kaj Di'o dir'is: est'u lum'o, kaj far'iĝ'is lum'o. Kaj Di'o vid'is la lum'o'n ke ĝi est'as bon'a, kaj nom'is Di'o la lum'o'n tag'o, kaj la mal'lum'o'n Li nom'is nokt'o. Kaj est'is vesper'o, kaj est'is maten'o,—unu tag'o. Kaj Di'o dir'is: est'u firm'aĵ'o inter la akv'o, kaj ĝi apart'ig'u akv'o'n de akv'o. Kaj Di'o kre'is la firm'aĵ'o'n kaj apart'ig'is la akv'o'n, kiu est'as sub la firm'aĵ'o, de la akv'o kiu est'as super la firm'aĵ'o; kaj far'iĝ'is tiel. Kaj Di'o nom'is la firm'aĵ'o'n ĉiel'o. Kaj est'is vesper'o, kaj est'is maten'o—la du'a tag'o. Kaj Di'o dir'is: kolekt'u si'n la akv'o de sub la ĉiel'o unu lok'o'n, kaj montr'u si'n sek'aĵ'o; kaj far'iĝ'is tiel. Kaj Di'o nom'is la sek'aĵ'o'n ter'o, kaj la kolekt'o'j'n de la akv'o Li nom'is mar'o'j.

Leter'o.

Kar'a amik'o!

Mi prezent'as al mi kia'n vizaĝ'o'n vi far'os post la ricev'o de mi'a leter'o. Vi rigard'os la sub'skrib'o'n kaj ek'kri'os: „ĉu li perd'is la saĝ'o'n? Je kia lingv'o li skrib'is? Kio'n signif'as la foli'et'o, kiu'n li al'don'is al si'a leter'o?“ Trankvil'iĝ'u, mi'a kar'a! Mi'a saĝ'o, kiel mi almenaŭ kred'as, est'as tut'e en ord'o.

Mi leg'is antaŭ kelk'a'j tag'o'j libr'et'o'n sub la nom'o „Lingv'o inter'naci'a“. La aŭtor'o kred'ig'as, ke per tiu lingv'o oni pov'as est'i kompren'at'a de la tut'a mond'o, se eĉ la adres'it'o ne sol'e ne sci'as la lingv'o'n, sed eĉ ankaŭ ne aŭd'is pri ĝi; oni dev'as