This page has been validated.
— 22 —
Kio'n dir'i? Ne plor'ant'a
Pov'is est'i parol'ad'о
Kun fraŭl'in'o ripoz'ant'a
Post somer'a promen'ad'о!
* * *
Mi'a pens'о kaj turment'o,
Kaj dolor'o'j kaj esper'o'j!
Kiom de mi en silent'о
Al vi ir'is jam ofer'o'j!
Kio'n hav'is mi plej kar'a'n–
La jun'ec'o'n–mi plor'ant'a
Met'is mem sur la altar'o'n
De la dev'о ordon'ant'a!
* * *
Fajr'o'n sent'as mi intern'e,
Viv'i ankaŭ mi dezir'as,–
Io pel'as mi'n etern'e,
Se mi al gaj'ul'o'j ir'as...
Se ne plaĉ'as al la sort'o
Mi'a pen'o kaj labor'о–
Ven'u tuj al mi la mort'o,
En esper'o–sen dolor'o!
El Heine’.
En sonĝ'o princ'in'o'n mi vid'is
Kun vang'o'j mal'sek'a'j de plor'o,–
Sub arb'o, sub verd'a ni sid'is
Ten'ant'e si'n kor'o ĉe kor'o.
* * *